Peripatetisma skolo

La Lernejo de Aristotelo, de Gustav Adolph Spangenberg.

La peripatetikisma skolo estis filozofia cirklo de la Antikva Grekio. Esence, ĝi sekvis la instruojn de Aristotelo, ĝia fondinto. Ĝiaj sekvantoj ricevis la nomon peripatetikoj (περιπατητικοί), t.e. promenantoj.

Tiu skololernejo situis en Ateno ĉe la templo dediĉita al Apolono Licio. La lernejo posedis ĝardenon, tra kiu, laŭ la tradicio, la majstro kutime promenis kun siaj disĉiploj, meditante kaj disputante pri la vivo. En greka peripatêín signifas promeni, pro tio la sekvantoj de Aristotelo estis nomataj peripatetikoj, kaj la skolo Peripatos.

Post la morto de Aristotelo la skolo dediĉis sin pli al naturismaj kaj sciencaj esploradoj ol al strikte filozofiaj demandoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search